12/02/2017

Mia vintro




Estas vintro.
Arboj preskaŭ finis faligi ĉiujn siajn foliojn.
Tiel ili preparas sin leĝeraj dum longtempa frosta vintro.

En kampara vivo,
oni preparas kelkajn specialaĵojn por pasigi vintron.
Nia kabano ankoraŭ gardas antikvan sistemon por hejti.
Pro tio, ni devas konservi tiom multe da karbobrikoj.
Jen la vendisto venis por transporti mil karbobrikojn.





Ankaŭ kolektitajn lignaĵojn ni uzas por alia ĉambro pere de Ondol-sistemo.
(t.e korea sistemo de hejtado sub la domo)
Feliĉe, nia domaĉo situas ĉe la monteto kaj Dalmini mem transportas ilin.
Ankaŭ la transportilo elligna estas tre tre antikva kaj nomiĝas Ĝi-ge 지게.

Hodiaŭ estas tago por fari grandkvantan gimĉion 김장, koreitipa fermentita manĝaĵo.
Dum Dalmini purigas saligitajn 40 brasikojn,
mi preparas necesajn ingrediencojn,
 : rafano, ajlo, poreo, senecio, zingibro, cepo, polvero el kapsiko,
 stufita likvaĵo per laminario, anĉovo, radikoj de poreo, rafano kaj sekigita polako.




Pro tio, ke la brasikoj kaj aliaj materialoj estas organike kultivitaj de ni mem,
ili estas diversformaj kaj ĉefe malgrandaj, sed tre bongustaj.




Estas lasta preparado por bele kaj varme pasigi la vintron,
ĉi-jare mi unuafoje praktikas triki koltukojn el lanfadenoj.
Trikante mi revas : Al kiu ĝi konvenus?
Dum mia murmuro, ulala !! neĝas, neĝo falas !!
Ja, estas vintro!






2 commentaires:

  1. Gratulojn pro la trikado !!! Cxu la unuafojo ? Kiam vi lernis la gestojn ? Kun via patrino au en la lernejo ? Kial knaboj ne lernas tion ?
    Bonan vintron !
    Hodiau ni havas negxon iomete ! Kisoj Mikru

    RépondreSupprimer
  2. Ho, kara Mikru,
    Ja unuafoje mi provis trikadon!
    Kompreneble, ankaŭ la kanboj en Feliĉa Lernejo trikis koltukojn kaj donacis ilin al geamikoj okaze de Kristnasko. Ĉu vi ŝatus provi? ^^

    RépondreSupprimer