11/13/2017

Du epizodoj kun Donald Trump




La 7an de novembro,
Koreio oficiale akceptis la usonan prezidenton, Donald Trump.
Laŭ sia itinero de Azia turneo, li vizitis Japanion, Koreion, Ĉinion,
kaj sinsekve Vjetnamion kaj Filipinon.

Dum lia vizito en Koreio, du tagojn, multaj aferoj strategie okazis.
Inter tiuj, li tre bedaŭris, ke nebula vetero malhelpis
la helikopteron surteriĝi por viziti DMZ.
Male, du epizodoj rilate al lia vizito estas signifaj por Koreoj.

Dum la ŝtata festeno en Verda Domo,
nia prezidento, Moon, prezentis al Trump specialan avinon, 90-jaraĝan,
kiu estis persekute uzita de japanaj soldataroj dum milito.
Trump varme salutis ŝin kaj brakumis.




Due, la festena plado estis preparita tre simbole.
Jen, diversaj grajnoj sanigaj kaj koretipaj,
Ankoraŭ koretipa viandaĵo, nomata Bulgogi kuirita kun 360-jara sojosaŭco,
Fritita platfiŝaĵo, nomata limando, kiun la usona prezidento ŝatas manĝi,
ĉefe salikoko, malfacile fiŝkaptita en la insulo Dokdo,
kiu estas politike varma terpomo inter Japanio kaj Koreio,

La plado de la festeno, ne luksa, tamen signifohava, eĉ humura,
kaj la varma brakumo inter Trump kaj la 90-jara avino,
donis al koreoj emocion kun rideto.

Sincere, lastatempe, ni koreoj vee sentis malesperon
kaŭzitan de regadoj de antaŭaj prezidentoj.
Sed tamen la paŝoj de nova prezidento blovigas freŝan venton.






11/11/2017

Manieroj por akcepti vintron


















Ĉi-matene, sur reta novaĵo,
unu bela bildo tiris miajn okulojn.
Inter flavaj aŭtunaj arboj,
kelkaj trunkoj jam surmetis trikitajn vestaĵojn.

Ene de kolora aŭtuno,
flora vintro vivas.
Ĉirkaŭ bunta vintro,
printempo kunfloriĝas.


















La lernantoj de Feliĉa Lernejo balaas la korton.
Ili kolektas falintajn flavajn foliojn per rastilo.
Ili bruligas la aŭtunajn spurojn.
Ĉien flugas la aŭtuna odoro.

Oni ja preparas akcepti vintron.



11/08/2017

Leo, juna soldato
















La 25an de oktobro,
Dalmini kaj mi partoprenis en la ceremonio de novaj soldatoj.
Ili plenumis bazan trejnadon dum 6 semajnoj.
Kvankam suferigis ilin tute fremdaj ekzercoj,
ekz. poziciado kun pafilo, marŝado kun 40kg en sako ktp,
plej grandan sufokon ili sentis pro limigita libereco.


















Post la baza trejnado,
oni faris ceremonion por gratuli ilin.
Familianoj estis invititaj kaj
ili mem metis postenemblemon sur la ŝultron de sia filo.
Ie tie patrinoj flustre larmis pro emocio.
Leo honore frapis grandegan tamburon.
















Post la ceremonio,
la junaj soldatoj kun familianoj rajtis havi duontagan liberan tempon.
Ni triope tagmanĝis en la ŝatata restoracio de Leo en urbo, Hwasung.
Leo rakontis pri homaj rilatoj de la sovaĝa soldatejo.
La familia babilado mildigis niajn tri korojn,
kiuj verŝajne ĉiam intencis ne montri doloron en sia flanko.

Dankon, kara, nia fidinda filo...
Vi bone adaptiĝas en tia ĝangalo...




11/03/2017

Infanoj ĉe Esperanto-budo



Pasintan semajnon,
en Goesan, urbeto, kie Feliĉa Lernejo situas,
Vilaĝa Lerneja Festo okazis.

Ĉir. 45 budoj instaliĝis de diversaj lernejoj,
infanĝardenoj kaj edukado-grupoj.
Feliĉa Lernejo, kie mi laboras, instalis du budojn ;
Unue manlaboraĵoj per ŝtofo, due Esperanto.

Infanoj elparolas kelkajn vortojn en Esperanto.
Saluton !
Dankon !
Ili ĵetas ĵetkubojn kaj krias la nombron sur ĝi en la korea kaj en Esperanto.
Tiel ili gajnas ellignan medalon kaj kolorigas.
















Ĉu vi povus imagi, kio okazis en nia budo?
Ja estis multaj infanoj, kiuj eĉ ne povis facile prononci "ESPERANTO".
Ĉiaokaze, ili unuafoje guton gustumis pri Esperanto en sia vivo.

Kiam aperos la rezulto?
Mi opinias, ke la semado al "infanoj" estas jam rezulto.




11/01/2017

Rikolti la radikojn medicinajn
















Fine de oktobro kaj komence de novembro
estas periodo por rikolti la medicinajn radikojn, kiujn Dalmini kultivas.
Antaŭ kelkaj tagoj, li rikoltis ilin kun tri vilaĝaj laborantoj.

En ĉijara somero, multege pluvadis.
Tio estas tute ne favora vetero por la radiko.
Ĉiuj kultivistoj en nia vilaĝo nun veas pro sia rezulto.

Pasintan someron,
15 francoj vizitis nin kaj momente laboris en la kampo.
Ili eltiris amason da herbaĉoj, kiuj rapide kreskis pro la pluvado.
Danke al ili, Dalmini akiris sufiĉe bonkvalitajn radikojn ankaŭ ĉijare.







Hieraŭ mi akompanis lin al vilaĝa laborejo por pecigi sekigitajn radikojn.
La tuta proceso estas jena :

  1. Rikolti la radikojn
  2. Tranĉi ĉiujn foliojn
  3. Sekigi la radikojn per maŝino
  4. Viŝi malpuraĵojn per aerfluo
  5. Pecigi ilin per maŝino (sur la foto)
  6. Sekigi la pecigitajn radikojn
  7. Leĝere grili por fari tizanon


Tiom oftaj procesoj !!

Mi eĉ fieras pri tio,
ke mia edzo, origina urbano kapablas agrikulturi kun plena kontento.