5/29/2017

Kiel lerni Esperanton



LLG-asocio (Asocio de tutlandaj liberaj lernejoj) organizas
kelkajn bezonatajn kursojn por siaj membroj, LLG-instruistoj.
Ankaŭ Esperanto-kurso aldoniĝis ekde la pasinta oktobro.
Nuntempe, 7 novaj instruistoj lernas Esperanton de mi kun du helpantoj.

Ĉiulunde kaj marde je la 20:00 post sia laboro,
oni venas en skajpon. Ja estas distanca kurso!
Kaj unufojon pomonate ni faras intensivan kurson vide-al-vide.

Per kartoj preparitaj, oni faras frazojn.

10-minuta prezentado pri sia ŝatata temo













La 20an de majo, ni kunvenis kun nia temo por prezenti.
Dum 1 semajno ili cerbumis pri sia prezento.
Iu elektis temon pri kudrado, sia ŝatata hobio.
Iu rakontis pri sia ŝanĝiĝinta vivo.
Iu prezentis pri siaj studentoj.

De maldekstro : Ĝeongran, Milda, mi, Jongmi, Hesim, Floreta, Jong 














Esperanto ne estas ŝtona lingvo.
Esperanto estas bona ideo
por konkrete interkomunikiĝi kun la mondanoj.

Ili nun ekzercas la paŝon al la mondo.
Ili tiel ekpraktikas Esperanton, ne nur per lernolibroj.


5/09/2017

La Roza Baloto de prezidento





Hodiaŭ estas la 19a baloto por elekti
novan prezidenton de Korea Respubliko.
Oni nomas la nunan eventon, "Roza Baloto".
Ĉar kutime okazas balotoj en decembro,
sed eksterordinare, ĉifoje en printempo, sezono de rozoj.
Kial?
Ĉar la eksa prezidentino estis akuzita laŭleĝe.

Mia filo, Leo, kiu ĵus atingis la aĝon 20,
unuafoje rajtas voĉdoni en sia vivo.
Ni triope vizitis la balotejon kaj voĉdonis por unu el 15 kandidatoj.
Sur niaj manoj, aperas la stampaĵo, kiun oni uzas por voĉdoni.

En Francio tre juna kandidato estis elektita kiel nova prezidento,
ankaŭ Estonio, Grekio havas tre junajn politikajn premierojn.
En Usono, male tre dekstra prezidento aperis.
La mondo ja zigzagas.

Koreaflanke,
Ĉifoja baloto havas gravan signifon.
Ĉiusemajna popola manifestacio kun kandeloj
faligis la prezidentinon el la trono,
kaj tio alvokis hodiaŭan baloton.
La manifestacio ja estis sensanga revolucio de ni, korea popolo.

Ĉiaokaze,
hodiaŭ estas memorebla tago por Leo,
ankaŭ grava tago por Koreio.



5/01/2017

Adoleskantoj lernas Esperanton



                                           Kiam : 21-22 aprilo
                                      Kie : Feliĉa Lernejo
                                Kiu : Adoleskantoj & instruistoj de LLG-oj
                                      Kion : Staĝo de Esperanto



En Koreio multaj adoleskantoj lernas Esperanton.
Ĉefe, kadre de LLG (Liberigitaj Lernejoj por Geknaboj)
Esperanto pli kaj pli disvastiĝas.




Antaŭ Seulaj UK kaj IIK,
Feliĉa Lernejo organizis mallongtempan staĝon por LLG-oj,
kie adoleskantoj kaj instruistoj komencis praktiki Esperanton.
La titolo de la staĝo estis <Kuniĝu, Esperantistoj!> kaj
finfine, 33 adoleskantoj kun la instruistoj el 5 lernejoj partoprenis.
por la 10 aliĝintoj, kiuj ne povis veni pro subita aranĝo de sia lernejo,
ni promesis ankoraŭfoje okazigi tian staĝon.








Renkonti Esperanton en adoleska tempo de la vivo estas tiom grava.
Tio donus al ili ŝancon, kiel vaste renkonti la mondon.
Onidiras, ke lerni iun lingvon signifas posedi ŝlosilon por eniri en ĝian landon.
Se adoleskantoj lernus Esperanton,
ili havus ĉiopovan ŝlosilon por eniri la tutan mondon.
Tio estas unu kialo, ke mi aktivas instrui Esperanton al LLG-anoj.