4/19/2017

Princino kaj Princo



La Princino naskis kvar idojn


1.
La Princino estas unu familiano de nia lernejo.
Iun nokton ĝi malaperis kaj en iu angulo ĝi naskis idojn
kaj tre diskrete bredadis la etulojn.
Ni ŝajnige montris malintereson por ili,
sed iun nokton pluvego malhelpis ilin diskrete vivi.
Nun ili loĝas en la ĉambro de instruistoj, precipe en elkartona domo,
kiun la studentoj fabrikis provizore.





2.
"Kvak! kvak! kvak!"
En iu flanko de nia lernejo, aliaj idoj kvakas.
Al la printempa bruo, kelkaj studentoj alproksimiĝas.
La kvakuloj ĝoje krias "kvak! kvak! kvak!"
Rigardantante kaj ankaŭ rigardate,
ni ĉiuj estas princo kaj princino en nia vivo.



Ĝia nomo estas Princo


3.
Jen, estas Princo.
La hundo, kiu ankaŭ loĝas en nia lernejo, nomiĝas Princo.
Ĝi estis plej amata besto de niaj lernejanoj.
Tamen nuntempe nia rigardo turnas al la Princino kaj ĝiaj idoj.
En nia lernejo, ĉiuj estas princo kaj princino,
eĉ hundoj, hundidoj, ranoj, floroj kaj ĉiuj estaĵoj.



Desegnaĵo de Seula IIK


Desegnaĵo sur la T-ĉemizo de Seula IIK


Ĵus aperis desegnaĵo de la T-ĉemizo por la infanoj en Seula IIK.
La instruistino pri arto en nia lernejo, Juna, kreis ĝin.
Ŝi estas ĵus bakita esperantisto en nia lernejo.

Ŝia talento pri arto glue ekligiĝas kun Esperanto.
Antaŭ kelkaj monatoj,
ŝi kandidatiĝis al la filmkonkurso "Teo kaj Amo".
Por krei sian unuan filmeton en Esperanto,
ŝi milfoje voĉlegis korean poemon "Artisto" tradukitan en Esperanton.

Estas alia epizodo.
Kiam mi, de Seulo, kamparen ektranslokiĝis,
tiam iu maljuna kultivisto donis al mi seriozan konsilon.

  : Urbodevenaj homoj ne imitu la vojon de originaj kamparanoj.
    Oni devus ligi sian propran talenton kun kampara vivo.
    Ne ĉiuj devus kuri al ununura vojo.
    Vi estu vi mem.

Esperanto estas mondo, kie eblas floriĝi je niaj buntaj talentoj.
Tie kun ĝia ideala ideo, ni estu ni mem .






4/09/2017

Dimanĉe kun pluveto






Estas dimanĉo.
Plie, falas pluveto.
La pluvo urĝigas florojn flori.
Tok tok tok.

Surventras mi.
Modesta, antikva mia domo
hejtite hieraŭ nokte
fidele gardas la varmecon.

Libera tago
serena koro
varma kafo
delikata kuko.

Hodiaŭ estas dimanĉo.



4/08/2017

Amatora pentristo



La titolo de mia tria pentraĵo estas Sovaĝaj floroj kun insektoj


Kiam mi estis infano,
mia revo estis iĝi pentristo, kiu libere beligas blankan paperon.
Kiam mi estis knabino, oni diris al mi iĝi verkisto.
Kiam mi estis adoleskantino, mi volis iĝi instruisto en iu eta insulo,
depost kiam nia klaso ĝin vizitis.

Tiel miaj sonĝoj variiĝis dum la vivo.
Mi emas revi, imagi, demandi pri la vivo kaj mondo.
Do, mia paŝo nature respondadas al miaj sonĝoj.

Nuntempe, ĉiuvendrede,
mi vizitas atelieron de korea pentrarto, Minhwa.
Kvankam mi estas ankoraŭ tute amatora,
mia cerbeto ĉiam pleniĝas je novaj ideoj dum la pentrado.


Akordigi Minhwa kun okcidenta pentrarto,
liberigi la stilojn de korea pentrarto, Minhwa,
Miksi kaligrafion kun Minhwa,
.........

Tamen, mi nee svingas la kapon.
Nun estas tempo lerni bazajn teknikojn,
imitante pentraĵojn de fama korea pentristino, Sa-im-dang.
La supraj pentraĵoj estas nur trione plenumitaj.
Ili pli kaj pli vivantiĝos.
Eble, mi emas vivigi ion ajn, inkluzive min mem.

Vere, mi volus esti lerta pentristo.




4/03/2017

Internacia Infana Kongreseto 2017




Internacia Infana Kongreseto (IIK) estas festo por infanoj dum UK.
Ĝenerale, plenkreskuloj povus ĝui la internacian eventon UK-on
kaj dume por infanoj, kiuj akompanas siajn gepatrojn aŭ geavojn,
oni organizas IIK-on ene de UK.

UK havas 102 jarojn, sed IIK 46 ĉijare.
Tio signifas, ke IIK okazas depende de la situacio, ĉefe de la nombro de aliĝintoj.
Eksterordinare, Seula IIK frue pleniĝis je aliĝintaj infanoj.

   : 2 meksikaj, 1 litova, 3 francaj, 1 kataluna, 1 tajvana, 7 japanaj,
    13 ĉinaj, 19 koreaj plus 9 instruistoj kaj 3 helpantoj

La temo de Seula IIK estas <Kolora Mondo>.
Ni ĝuos Esperanton (22-29, julio, 2017) kun internacia amikeco.
Ni renkontiĝos ne kiel koreo, japano, ĉino, sed kiel homoj en Esperantio.
Vivu infanaj agadoj !


Printempaĵoj





1.
En printempo, ĉio estas eta.
Semo eta, ŝoso eta, ĝermo estas eta.
Feliĉaj lernejanoj nun laboras en sia eta kampo.
Ili ŝirpinĉas printempajn herbojn manĝeblajn.

Ĉiuj lernejanoj laŭvice preparas manĝaĵon
kaj kelkaj uzas la printempaĵojn por sia recepto.
Onidire, la printempaj herbaĵoj enhavas tiom da energio.
Ĉar sur vintra tero, ili eltenis sin kaj printempe puŝas la teron.





2.
Antaŭ kelkaj tagoj,
printempa gasto venis en mian domon.
Ĝi obstine sekvis la paŝojn de Dalmini,
kiu revenantis de la lageto, kie vilaĝanoj fiŝkaptas.
Dalmini nomis la etan gaston, Suzi,
pro la mallongigo de Ĝeo-su-zi 저수지,
kiu signifas lageto en la korea.
Suzi estas vere amindaspekta ido kiel pupeto.







3.
Du kampoj de nia familio estas pretaj por ĉijara kultivado.
La supra kampo por medikamentaj radikoj
estas ĵus plugita kaj sulkigita de Dalmini.
La suba kampo, kiu havas pli altajn sulkojn
,kiuj estas kovritaj de fermentitaj folioj, gardas 230 mirtelarbetojn.
La du kampoj estas plenplenaj je printempa etoso.