2/26/2017

Manifestacio en Seulo



Manifestacio de kandelportantoj



La lastan sabaton de februaro,
grandioza manifestacio okazis en Seulo, ĉefe en la placo nomata 광화문,
kiu prononciĝas Gwang-hwa-mun.
El nia vilaĝo, ĉir. 30 da junaj agrikulturantoj, kiuj iam vole kamparenvenis,
karavane veturis al la placo por partopreni.

Proksimiĝante al Seulo, policanoj kontrolis la busojn.
Pro tio, sur la ŝoseo, la trafiko estis tre densa.



Manifestacio de dekstruloj kun nacia standardo



Ĉir. la 14a horo, jam amaso da popolo kuniĝis, precipe dugrupe.
Unu grupo levis kandelojn kaj diverskolorajn flagojn,
kaj unu alia grupo portis naciajn standardojn.
Ambaŭ samcelis, ke Koreio estu bonfarta,
sed la opinioj kaj manieroj estas tute malsamaj unu kontraŭ la alia.

La kandellevantoj, multparte junaj, opinias,
ke la akuzota prezidentino devas tuj demisii kaj
akcepti enketojn de laŭleĝa speciala prokuroro.
sed la standardo-portantoj, plejparte maljunaj, tute kontraŭopinias.

Oni kalkulas, ke tiam ambaŭflanke, 2 milionoj partoprenis.
La du grandiozaj grupoj distanciĝis nur 500 metrojn unu de la alia.
En la amaso da popolo, mi ofte pripensis, kien Koreio iros.
Pro la nekredebla kulpego de la politikistoj kaj de la prezidentino,
nia popolo serioze dividiĝis kaj interbatalas.
Ankaŭ pri tiu kulpo indas akuzi ŝin, eble plej grave.




2/21/2017

La sezono de kraboj



Ĉefa plado de la tagmanĝo


En Koreio, la unua lerneja semestro komenciĝas en marto.
Por LLG (Liberaj Lernejoj por Geknaboj) instruistoj,
januaro kaj februaro estas periodo de vintra ferio kun kelkfoja staĝo.
Intertempe, la instruistoj de Feliĉa Lernejo, kie mi laboras,
faris grandan promenadon al marborda urbo Young-deok.


En la marborda subĉiela bazaro de Yong-deok



Estis tri "tialoj" por la speciala evento.
La unua estis, ke ni akceptis novan instruistinon,
la dua, ke Diablo hieraŭ ekis kursi Esperanton al 6 vilaĝanoj,
kaj  plej grave la lasta, ke nuntempe estas sezono de kraboj.
Onidire, en februaro kraboj plej kreskas kaj bongustas.



De maldekstro, Diablo, Mi-seon, Nami, mi kaj Juna




















Post la abunda tagmanĝo ĉe la marborda restoracio,
ni kvinope promenadis ĉirkaŭ trankvila lago, kiu nomiĝas Ĝusanĝi.
Kvankam ni veturis per aŭto (4 horojn por iri kaj reveni).
la longa promenado donis al ni freŝan energion por la nova semestro.

Plej feliĉe, la nova instruistino ĵus esperantistiĝis!



2/14/2017

Alkoholiĝas Makgolio el rizo



Fermentiĝantas surfaco de Makgolio



Antaŭ kelkaj tagoj, mia edzo,
Dalmini ekis fabriki Makgolion, korean alkoholaĵon.
Ekde la prapatra epoko, tiu alkoholaĵo estis popola trinkaĵo por koreoj.
Ĉefe vintre, oni fabrikas ĝin el rizaĵo.
Pro la koloro, ĝi havas kromnomon "blanka alkoholaĵo".
Ankaŭ pro tio, ke plejparte da kamparanoj trinkas ĝin dum sia pena laboro,
oni nomas ĝin ankaŭ agrikultura alkoholaĵo.

Tiam, kiam oni trinkas ĝin, oni eksentas sin ne nur ebria, sed ankaŭ sata.
Ĉar ĝia ĉefa ingredienco estas ĵuse kuirita rizaĵo plus fermentita malto.





En la ĉambro de Leo, kiu konstruitis el leŭso kaj hejtigitas per Ondol sistemo,
nun la terpoto estas tute kovrita por gardi konstantan varmecon
kaj tiel la Makgolio alkoholiĝantas.


Korea alkoholaĵo, Makgolio



Nun Dalmini atendas kelkajn tagojn pli, ĝis kiam la likvaĵo tute fermentiĝos.
Tiam ĝia alkoholeco estos ĉir. 6 gradoj kaj mi gustumos la freŝan mildan amarecon.
Ĉu ankaŭ vi volas trinki iomete?
Nur i.o.m.e.t.e !
Ĉar ĝi ne estas supo, sed certe alkoholaĵo.