12/26/2017

Jarfina festo de Feliĉa Lernejo



Prezentita panelo pri la Esperanto-kurso


*** Bv. alklaki por spekti la videon <Ora hakilo> faritan de Boli


Lastan semajnfinon de decembro,
Feliĉa Lernejo celebris jarfinon.
En tiu tempo, multaj eksaj studentoj venas por kune ĝui la momenton.
Kiel kutime, lernantoj mem organizis la feston.
La programo estis jena :
Prezenti Esperanto-kurson, interŝanĝi donacojn, spektaklo de korea tamburo,
prezenti sian tezon de diplomiĝontoj, adiaŭan leteron legi.





Por Hangyeol kaj Heri, 
nuna jaro 2017 estas lasta en Feliĉa Lernejo.
Pro tio, plej grava tasko por ili estis prepari tezon.

Hangyeol, kiu talentas pri muzikado, komponis 4 kantojn.
Temas pri familio, lernejo, memlernado, homaj rilatoj.
Unu lian kanton el la kvar, lernantoj kaj instruistoj kune kantis.
Ĉar la teksto de la kanto estis verkita de ni ĉiuj.
Laŭ la ideo de li, ni verkis kelkajn frazojn pri nia lernejo.
La frazoj iel tiel trikiĝis kaj naskiĝis lerneja kanto!




Heri, kiu kapablas pri manlaboro, trikis 10 kovrilojn de sidkuseno.
Li klarigis, ke li delonge perdis kapablon je koncentriĝo.
sed dum la trikado, li konkrete lernis, ke necesas fini por ĉio.
Se ne, nenio plenumiĝas.



Rigardi kiel kreski siaj studentoj estas grandioza plezuro por instruistoj.
Lernantoj rajtas kapti ĉiujn temojn por sia kresko, 
jen trikado, jen kuirado, jen matematiko, jen Esperanto.
Plenkreskuloj lasu ilin havi tempon por elekti sian vojon.
Ĉar oni havas ĉion ene de si mem por floriĝi.





12/02/2017

Mia vintro




Estas vintro.
Arboj preskaŭ finis faligi ĉiujn siajn foliojn.
Tiel ili preparas sin leĝeraj dum longtempa frosta vintro.

En kampara vivo,
oni preparas kelkajn specialaĵojn por pasigi vintron.
Nia kabano ankoraŭ gardas antikvan sistemon por hejti.
Pro tio, ni devas konservi tiom multe da karbobrikoj.
Jen la vendisto venis por transporti mil karbobrikojn.





Ankaŭ kolektitajn lignaĵojn ni uzas por alia ĉambro pere de Ondol-sistemo.
(t.e korea sistemo de hejtado sub la domo)
Feliĉe, nia domaĉo situas ĉe la monteto kaj Dalmini mem transportas ilin.
Ankaŭ la transportilo elligna estas tre tre antikva kaj nomiĝas Ĝi-ge 지게.

Hodiaŭ estas tago por fari grandkvantan gimĉion 김장, koreitipa fermentita manĝaĵo.
Dum Dalmini purigas saligitajn 40 brasikojn,
mi preparas necesajn ingrediencojn,
 : rafano, ajlo, poreo, senecio, zingibro, cepo, polvero el kapsiko,
 stufita likvaĵo per laminario, anĉovo, radikoj de poreo, rafano kaj sekigita polako.




Pro tio, ke la brasikoj kaj aliaj materialoj estas organike kultivitaj de ni mem,
ili estas diversformaj kaj ĉefe malgrandaj, sed tre bongustaj.




Estas lasta preparado por bele kaj varme pasigi la vintron,
ĉi-jare mi unuafoje praktikas triki koltukojn el lanfadenoj.
Trikante mi revas : Al kiu ĝi konvenus?
Dum mia murmuro, ulala !! neĝas, neĝo falas !!
Ja, estas vintro!






11/13/2017

Du epizodoj kun Donald Trump




La 7an de novembro,
Koreio oficiale akceptis la usonan prezidenton, Donald Trump.
Laŭ sia itinero de Azia turneo, li vizitis Japanion, Koreion, Ĉinion,
kaj sinsekve Vjetnamion kaj Filipinon.

Dum lia vizito en Koreio, du tagojn, multaj aferoj strategie okazis.
Inter tiuj, li tre bedaŭris, ke nebula vetero malhelpis
la helikopteron surteriĝi por viziti DMZ.
Male, du epizodoj rilate al lia vizito estas signifaj por Koreoj.

Dum la ŝtata festeno en Verda Domo,
nia prezidento, Moon, prezentis al Trump specialan avinon, 90-jaraĝan,
kiu estis persekute uzita de japanaj soldataroj dum milito.
Trump varme salutis ŝin kaj brakumis.




Due, la festena plado estis preparita tre simbole.
Jen, diversaj grajnoj sanigaj kaj koretipaj,
Ankoraŭ koretipa viandaĵo, nomata Bulgogi kuirita kun 360-jara sojosaŭco,
Fritita platfiŝaĵo, nomata limando, kiun la usona prezidento ŝatas manĝi,
ĉefe salikoko, malfacile fiŝkaptita en la insulo Dokdo,
kiu estas politike varma terpomo inter Japanio kaj Koreio,

La plado de la festeno, ne luksa, tamen signifohava, eĉ humura,
kaj la varma brakumo inter Trump kaj la 90-jara avino,
donis al koreoj emocion kun rideto.

Sincere, lastatempe, ni koreoj vee sentis malesperon
kaŭzitan de regadoj de antaŭaj prezidentoj.
Sed tamen la paŝoj de nova prezidento blovigas freŝan venton.






11/11/2017

Manieroj por akcepti vintron


















Ĉi-matene, sur reta novaĵo,
unu bela bildo tiris miajn okulojn.
Inter flavaj aŭtunaj arboj,
kelkaj trunkoj jam surmetis trikitajn vestaĵojn.

Ene de kolora aŭtuno,
flora vintro vivas.
Ĉirkaŭ bunta vintro,
printempo kunfloriĝas.


















La lernantoj de Feliĉa Lernejo balaas la korton.
Ili kolektas falintajn flavajn foliojn per rastilo.
Ili bruligas la aŭtunajn spurojn.
Ĉien flugas la aŭtuna odoro.

Oni ja preparas akcepti vintron.



11/08/2017

Leo, juna soldato
















La 25an de oktobro,
Dalmini kaj mi partoprenis en la ceremonio de novaj soldatoj.
Ili plenumis bazan trejnadon dum 6 semajnoj.
Kvankam suferigis ilin tute fremdaj ekzercoj,
ekz. poziciado kun pafilo, marŝado kun 40kg en sako ktp,
plej grandan sufokon ili sentis pro limigita libereco.


















Post la baza trejnado,
oni faris ceremonion por gratuli ilin.
Familianoj estis invititaj kaj
ili mem metis postenemblemon sur la ŝultron de sia filo.
Ie tie patrinoj flustre larmis pro emocio.
Leo honore frapis grandegan tamburon.
















Post la ceremonio,
la junaj soldatoj kun familianoj rajtis havi duontagan liberan tempon.
Ni triope tagmanĝis en la ŝatata restoracio de Leo en urbo, Hwasung.
Leo rakontis pri homaj rilatoj de la sovaĝa soldatejo.
La familia babilado mildigis niajn tri korojn,
kiuj verŝajne ĉiam intencis ne montri doloron en sia flanko.

Dankon, kara, nia fidinda filo...
Vi bone adaptiĝas en tia ĝangalo...




11/03/2017

Infanoj ĉe Esperanto-budo



Pasintan semajnon,
en Goesan, urbeto, kie Feliĉa Lernejo situas,
Vilaĝa Lerneja Festo okazis.

Ĉir. 45 budoj instaliĝis de diversaj lernejoj,
infanĝardenoj kaj edukado-grupoj.
Feliĉa Lernejo, kie mi laboras, instalis du budojn ;
Unue manlaboraĵoj per ŝtofo, due Esperanto.

Infanoj elparolas kelkajn vortojn en Esperanto.
Saluton !
Dankon !
Ili ĵetas ĵetkubojn kaj krias la nombron sur ĝi en la korea kaj en Esperanto.
Tiel ili gajnas ellignan medalon kaj kolorigas.
















Ĉu vi povus imagi, kio okazis en nia budo?
Ja estis multaj infanoj, kiuj eĉ ne povis facile prononci "ESPERANTO".
Ĉiaokaze, ili unuafoje guton gustumis pri Esperanto en sia vivo.

Kiam aperos la rezulto?
Mi opinias, ke la semado al "infanoj" estas jam rezulto.




11/01/2017

Rikolti la radikojn medicinajn
















Fine de oktobro kaj komence de novembro
estas periodo por rikolti la medicinajn radikojn, kiujn Dalmini kultivas.
Antaŭ kelkaj tagoj, li rikoltis ilin kun tri vilaĝaj laborantoj.

En ĉijara somero, multege pluvadis.
Tio estas tute ne favora vetero por la radiko.
Ĉiuj kultivistoj en nia vilaĝo nun veas pro sia rezulto.

Pasintan someron,
15 francoj vizitis nin kaj momente laboris en la kampo.
Ili eltiris amason da herbaĉoj, kiuj rapide kreskis pro la pluvado.
Danke al ili, Dalmini akiris sufiĉe bonkvalitajn radikojn ankaŭ ĉijare.







Hieraŭ mi akompanis lin al vilaĝa laborejo por pecigi sekigitajn radikojn.
La tuta proceso estas jena :

  1. Rikolti la radikojn
  2. Tranĉi ĉiujn foliojn
  3. Sekigi la radikojn per maŝino
  4. Viŝi malpuraĵojn per aerfluo
  5. Pecigi ilin per maŝino (sur la foto)
  6. Sekigi la pecigitajn radikojn
  7. Leĝere grili por fari tizanon


Tiom oftaj procesoj !!

Mi eĉ fieras pri tio,
ke mia edzo, origina urbano kapablas agrikulturi kun plena kontento.







 





10/13/2017

Mezaŭtuna Festo de Boli




4a de oktobro 2017 merkredo

* Tiu ĉi artikolo estas la dua de Boli, 16jaraĝa lernanto de Feliĉa Lernejo
* 추석 en la korea = Mezaŭtuna Festo en Esperanto
















Hodiŭ estas 추석.
추석 estas plej granda festo de Koreio.
Ĉiujare en 추석 familianoj kaj parencoj renkontiĝas.
Kutime, la periodo de 추석 estas tri tagoj de ferio ;
Antaŭa tago de 추석, la tago mem, posttago de 추석.
Sed ĉijare estas malsama!
Ĉijare oni ferias dum 10 tagoj !!
Do, mi estas tre feliĉa !!

Mia familio preparis 추석 en la antaŭa tago.
Mia patrino aĉetis fruktojn, la materialojn kaj kuiris bongustaĵojn.

Hodiaŭ en 추석, mi iris al la domo de parencoj.
Oni preparis kulton al la praavoj.
Ankaŭ mi helpis ; meti tablojn, paperan retalon, portis manĝaĵojn k.t.p
Mia familio kaj la parencoj kultis mortintajn geavojn.

Poste ni ĉiuj kune manĝis.
Ĉiu manĝaĵo de 추석 estas bongustega !
Post la manĝado, ni vizitis ilian tombejon.
Tie ni denove kultis por ili.




Antaŭ nelonga tempo,
mi vidis fotojn de eŭropa tombejo.
Eŭropa tombejo kaj korea tombejo malsamas.
Korea tombo estas ronda, sed la eŭropa estas angula.
Estas tre tre interesa por mi.





10/09/2017

Aŭtunas mia kabano
















Estas trankvila mateno kun agrabla vetero.
Koreoj nuntempe ferias ĉir. 10 tagojn okaze de Mezaŭtuna Festo.
La ferio pli beligas la aŭtunon.








Sur eta sojlo de mia domaĉo,
mi legas libron kaj
ĝuas rigardi kamparan etoson.

























Ĉe la enirejo, pendigitaj plantoj sekiĝas.
Ili baldaŭ ŝanĝiĝos kiel naturaj balailoj.
















Tage, sufiĉas trafenestra sunbrilo por lumigi la ĉambron.
Ĉe la fenestro,
ankaŭ aŭtunaj folioj de la sojo, refleksitaj de la suno, plilumigas ĝin.
















La kuirejo origine estis nenio.
Ĉar oni uzis alian tradician kuirejon kun Ondol-sistemo.
Nuna eta kuirejo estas taŭga por nia familieto.
















Hieraŭ Dalmini fabrikis elkanan kadron de lampo.
Mi kovris ĝin per mallerte pentrita de mi papero.
Ĝia nebula lumo tre taŭgas por la modesta ĉambro.
















Mi preferas vespermanĝi ekstere, kiam miaj geamikoj vizitas nin.
Freŝa aero, stelplena ĉielo, trankvila vespero estas bonaj ingrediencoj,
kiujn kampara vivo oferas al homoj, dankon, la vivo!



10/02/2017

Lavi testudon

















La 1a de oktobro 2017 dimanĉo

Temo : Lavi mian testudon

Mi havas testudon.
Ĝi nomiĝas sunbrileto 햇살.
Mi elnutris ĝin ĉir. 10 jarojn.
Hodiaŭ mia patrino diris al mi : "Lavigu la testudon"
Ĉar la testudo, la akvo estis malpuraj kaj malodoraj.



























Unue, mi senigis la malpuran akvon.
Poste, mi enmetis puran akvon en la testudejon.
Kaj mi skrapis la dorson de la testudo per dentobroso.
Mi lavis ankaŭ la ŝtonetojn en la testudejo.
Finfine, mi resenigis malpuriĝintan akvon.

Tiel mi estis lavinta la testudon.
Dum 20 minutoj, mi lavis kaj finite!

Nun la testudo estas en tre pura akvo.


* Boli, kiu lernas Esperanton dum 2 jaroj en Feliĉa Lernejo,
  nuntempe ofte sendas al mi sian verkaĵon.
  Legi ilin estas grandega plezuro por mi.
  Kun lia permeso kaj kun mia fiereco al la diligenta studento,
  mi metas lian lastan artikoleton.




9/29/2017

Ve, milita servo en Koreio!





La 9an de septembro en la jaro 2017,
Leo estis alvokita de neevitebla patria devo en Koreio.
Temas pri milita servo.
Nur 20-jara junulo li estas.

Kvankam Dalmini kaj mi estas relative prudentaj gepatroj,
kvankam Leo estas relative matura junulo,
tamen, en tiu tago matene, ni estis tute silentaj pro dolora emocio.
Kvankam ja oni diras, ke nuntempa milita servo moderniĝis kaj mildiĝis,
tamen preni pafilon en tiu aĝo estas terure.
Ne decas, ke tiom junaj devas pasigi 21 monatojn nome de milita servo.





Jen, aspekto de la ceremonio por akcepti novajn soldatojn. 
Ĉir. 300 junuloj senharigitaj kun la familio aŭ koramikino staris en la korto.
Eĉ vigla muziko, eĉ komika rakonto kriitaj de la scenejo estis ŝajne tristaj.
La juna soldata trupo aspektis kvazaŭ glaciita.




Nuntempe la vorto "paco" ŝanĝis la signifon en mia koro.
Antaŭe "paco" signifis filozofa, iusence abstrakta por mi,
sed, nun, mi krude povas difini la vorton "paco" ; sen milito!

Paco ne estu malproksima, ne estu nebula.
Paco estu ankaŭ en nia aktuala vivo.



8/31/2017

15 francoj en nian vilaĝon!



Per antikva traktoro, veturi al nia kampo















Post Seula UK,
LLG-grupo organizis la 9an Someran Staĝon.
Ĝia temo estis <Daŭripova vojo por nia planedo>
Frue aliĝis 15 francoj el franca ĝemelita klubo, Bourg en Bresse.
Finfine, ja estas tempo, ke miaj proksimaj geamikoj reale spertos mian vivon.



Hejma librovendejo















Kiam mi turneis kadre de Esperanto-France,
kiam mi gvidis kurson en Plouezec, Francio,
kiam mi prelegis eksterlande,
ĉiam la ĉefa temo estis "alternativa vivo kaj Esperanto".



Sperti korean tamburon, Ĝang-gu















Ili tranoktis en Feliĉa Lernejo, pri kiu ili delonge aŭskultis kaj imagis.
Ili eĉ laboris en medesta kampo de Dalmini, kiun ili delonge deziris viziti.
Ili vizitis vilaĝanojn, kiuj forlasis urban vivon por kampara vivo.



Labori en la kampo de Dalmini











Surgenue ornami "Mandala" per diversaj grenoj











La vivo estas varia, ankaŭ nia menso











urbodevena vilaĝano donacas skatolon da mirteloj






















Kio estas alternativa vivo por mi?
Kio estas alternativa vivo por ili?



Ĝis la revido, Nelly kaj Dalmini salutas















Mia domaĉo, kvazaŭ kabano estas senpaga ĉe Nacia Parko,
plenplena arbaro, pura aero, klara rivereto sed tre modesta.
Feliĉa Lernejo estas liberigita lernejo de la ŝtata edukado,
lernejo de la vivo, plena libereco, feliĉa por gelernejanoj
sed malriĉa kaj premita de la ŝtato.

Ĉijare ankoraŭ estis varmega somero.
Tamen daŭris nia pasio pri amika komunikiĝo kun signifoplena temo.




8/16/2017

Kolora mondo, Seula IIK 2017



IIK-anoj prezentas en la Fermo de Seula UK
                           














"Sonĝanta, IIK devus daŭri unu monaton pli!"
En lasta nokto de Seula IIK, iu infano kriis.
Ja, ĉiuj jam kvazaŭ larmis pro proksimiĝanta disiĝo.



Adiaŭa Vespero de la IIK















Interkona agado

















66 infanoj kaj adoleskantoj el 8 landoj kun 12 gvidantoj plenigis la IIK-ejon.
Sufiĉis la nombro por ludi, babili, ekskursi, bani kaj kelkfoje kursi.
Tamen, la tempo ĉiam mankis al ili por ĝui.
Ĝis la nokto, la internaciaj idoj ludis, ludis kaj ludis.
Ne gravis ĉu per Esperanto, ĉu per muziko, ĉu per dancado.
Ĉiaokaze, ili sentis sin en internacia familio, Esperantio.



En lasta nokto















Teatraĵo <Cindrulino>





















En la Fermo de UK, atendante nian vicon,
infanoj flustris : "Estas nervoze!"
Finfine sur la scenejo, ni belege kantis kun la temo de IIK.



Boli el Koreio, Adrien el Francio, Ĵakino el Meksikio, Kijoteru el Japanio 


     










Matena promenado en Nacia Parko













Viziti UK-ejon por intervjui kongresanojn



















    
   
       Saluton, Annyong, Buenos dias, Halo, 
       Hola, Gonniĉiwa, Ni hao, Bonjour, Sveiki
       Saluton al amikoj de la mond'

       Ni loĝas forajn lokojn en la tuta mond'
       Alian lingvon diras ho ni
       Do, mangraŭ diferenco inter vi kaj mi
       Ni amas Esperanton

Karaj amindaj IIK-infanoj,
kvankam finiĝis Seula IIK , eterne daŭru la amikeco inter ni.